En Thule reĝo tronis, fidela ĝis la fin'. Mortante al li donis orpokalon amatin'. Pli karan li ne havis, dum ĉiu festregal' l' okulojn larmoj lavis post eltrinko de l' pokal'. Kaj kiam li rekonis, ke venas vivo-fin', kastelojn li disdonis, kaj ĉion, sed ne ĝin. Kaj estis reĝa festo kun kavalira ar' en alta, praa nesto: en la fortikaĵ' ĉe l' mar'. La reĝ' ekstaris, trinkis li laste, ĝis la fund', drinkul' maljuna, svingis la pokalon al profund'. Li fali, fali vidis kaj droni ĝin en la flu'. L' okuloj ekrigidis. Li neniam trinkis plu. |